PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


mercoledì 17 luglio 2019

La bobelo

La bobelo estas  la esperantigo de rakonto kiun mi verkis longtempe. La origina titulo, itale, estas "La bolla" 

 
Unua Parto  

- Ĉu via sinteno al vi ŝajnas rekta? - demandis Simone. Li staris per dismalfermitaj gamboj sed necerte ekvilibris. Li ne zorgis pri la fakto ke, sen firma pezocentro, estus povinta fali de momento al momento.
La fingroj de la mano dekstra estis fleksitaj kvazaŭ hoko pro nerva tiko al kiu li ne atentis plu ek kiam la fizikaj karakterizoj de ajn ulo, kaj ankaǔ la siaj, ĉesis ŝajni al si interesaj.
Silvia ne respondis al li. Ŝi ne eligis sonon, ne kapsignis. Kvankam ŝi aŭskultis lin (ĉar la malgranda distanco inter iliaj korpoj neebligis haltigi la propagon de la sono antaǔ ol ĝi penetris en ŝiaj timpanoj) ŝajnas ke, tie, en la ĉambro kun ŝi, neniu estis; ŝajnas ke, la klingo de la vortoj ne minacis fendi la nepenetreblan silenton en kiu ŝi kaŝis.
Ŝi ne klopodis signon de protesto pri la enmetiĝo de la “eksterulo” en sia vitala spaco: en unu travidebla bobelo, plena da oksigeno ties ŝi morde nutris, voreme. Kutime nenio kaj neniu estus povinta deturni ŝin de la emocia torporo, en kiu ŝi amis moviĝi sin kvazaǔ ombro sin formo.
- Ĉu mi povas esperi, ke mi recevos iom da kompreno? iom da malastimo? – insistis la homo provoke, klopodante ŝiri ŝin de la enterna enfermiĝo kie ŝi forskapis, jam nun, dum tempoj ĉiam pli longaj kaj laŭ intervaloj ĉiam pli etaj. - Ĉu almenaŭ vi degnus respondi al mi?, - li eksplodis kontraŭvole dum ankoraǔ li klopodis reteni ĉiumniere, la koleran ondon kiu li sentis ŝveligi en la brusto per la impeto de unu detruanta tsunamo.
Silvia dum kelkaj momentoj direktis sian neǔtran rigardon al liaj okuloj. La scivolemo konstati kia humoro transpasis nun la spegulojn nigrajn de unu animo tiel posedema, avida de respondoj, ŝi fascinis ĝis la punkto ke, ŝi elvenis el la izoliĝo.
La vigleco de la ekvido, kiun ŝi ĵetis al la alia, anstataŭis fulmorapide la platan indiferencon per kiu ŝi kutimas revui la vivantajn kaj senvivajn ĉeestojn kiuj falis en sia vidkampo.
- Ĉu vi volus, ke mi dirus al vi kion oni atendas edzo? - al li ŝi demandis, surprizante lin.
- Tio estus komenco... - agnoskis la homo pluenirante iomete al la divano. Li tre estus dezirinta etendi la manon por karesi ŝian vizaĝon, por varmigi per manplato la pikan malvarmon kiun li observis, senpove, molesti la haǔton el alabastro. Li estus volinta ĉirkaubraki la edzinon ĝis ĉiu splito de frosto, enpikita en ŝia fragila koro, ne estus likviginta de la konsola varmo kiun li estus transdoninta al ŝi. Sed li tuj rifuzis la ideon, ankaŭ en sia imago. Se nur li estus klopodinta alproksimiĝi sin ankoraǔ, Silvia estus skuinta la kapon. Kiom li malamis tiujn skuetojn per kiuj ŝi gardis sian teritorion defendante ĝin de la entrudiĝoj malamikaj!
- Mi komprenas vin, mi ne malestimas vin – ŝi trankviligis lin.
La respondo deprimis la homon - Ĉu vi scias kion? Mi ne gravis aŭskulti tion kion estus dirinta edzino, mia edzino, - li aldonis ne bone kuŝante sian malmildecon.
- Mi kredis, ke jes, ke vi gravis. Mi miskomprenis, - ŝi ŝajnis pardonpeton.
- Nun vi diru al mi tion kion vi preferas, - ŝin instigis Simone.Tuj post esti espriminta la peton, li ekkonsciis, ke ĝi forskapis pro “lapsus”.
La refoja maliluzio (pafsendita el ŝia buŝo pli mortiga ol venena sago), forbalais la malmultajn restaĵojn de la espero – restaĵojn jam ŝiritajn - kiuj staris en iu angulo de lia ankiloza koro.
Dume la scivolemo de Silvia pri Simone estingiĝis dum malmultaj batoj de okulharoj. Tuj poste la rigardo de la virino denove fiksis sur la bobelo kaj, tra la parietoj travideblaj, ŝi glitigis ĝin malproksime, preter ĉiu afero kiun ŝi perceptis turniĝi ĉirkaŭe; preter la reflektoj (relektoj trepidaj, postulemaj, koleraj, rezignaciaj) kiujn ŝi duonvidis en la kvestistaj okuloj de la edzo.
Ekster la bobelo la objektoj returnis danci kune, en kaosa spiro de hazardeco kaj de decido.
Ŝi ne konis la konsiston de la objektoj trans la opaleskaj parietoj ĉar ili, kvankam subtilegaj, intermetis efikan filtrilon inter ŝi mem kaj la cetero.
Krome ne estis kaŭzo pro tio ŝi devus scii tion ĉar la informo ne estus influinta sur la grado, ege fidinda, de siaj perceptoj.
- Ĉi-tiu afero ne koncernas min – ŝi konkludis oferante al sia interparolanto elokventan absenton de emocioj. Do, ŝi denove ruliĝis en nereala silento de kiu ŝi ne malsekretiĝigis la plej magrandan bruon.
Li staris kie estis, kontemplante la vizaĝon el alabastro de la edzino kun sia el karno hoko kiu al li kaŭzis nek la plej etan naŭzon nek elvokis al li la plej softan punon.



Dua Parto

Abrupte penso trairis lian menson impete kvazaŭ vaganta pafaĵo kiu trapikis la kapon. Simone turniĝis rapide, atingante la malfermitan fenetron de la salono per malmultaj paŝlongoj.
Silvia estis nun malantaŭ liaj ŝultroj. Ŝia imago estis forŝirita el la okuloj; ŝia indiferenteco, kovrita per plombo, estis nuba mantelo maldensigita de paciganta vento.
- Estas Majo! - ekkris la viro dum li alfenestriĝis.
Dum li maltimis senzorge la “horror vacui”1 kiu jam li perceptis suriri laŭlonge de la vertebraro, li freŝan aeron spiris. Se li estus kredinta, ke tio bezonata, estus grimpinta senhezite sur la tegmento de la kunposedaĵo dum li havis la vertiĝojn. Li estus farinta la aferojn plej frenezajn por reprovi tian familian senson de feliĉeco.
Unuafoje li perceptis ĝin antaŭ dudekkvin jaroj, dum la vojo kiun li iris piede por atingi la bazlernejon.
Kiel ĉiam li marŝadis kape malalten, sia vido regardis teren. Al tiuj kiuj demandis al li la motivon de tia posizio, li respondis, ke ne volis trafi iun obstaklon. Anstataŭe, per tia artifiko, li ŝercas eviti la mokajn esprimoj de la samklasanoj kiuj, malmulte malproksimaj de li, konkuradis por imiti lian manon fleksan kvazaŭ hokon.
Post la elmontrado de la junulaj aktoroj, la gajnanto estus proklamita. Tiu kiu estus ricevinta la plej altan numeron de konsentoj pro sia prezento estus dekretita estro de la aro la tuta tago.
La voĉoj de la stultuloj atakis liajn orelojn kvazaŭ ĝenaj zumoj; la aspekto de tia naŭza muŝosvarmo, kiu flugetis super la epidermo de la mano, kaŭzis al li vomimpulson. Nur li povis senti la specifan bruon de iliaj dikmalaltaj flugiloj kaj rimarki la hororajn makulojn kiuj vundostrekis la freŝecon de ilia tediĝinta infaneco.
La stabila rito lacigis lin. Li estus devinta reagi. Li bone tion sciis. Li decidis tion. Iam aŭ tiam li estus finiganta la heternan ridtemon, solvante la problemon. Por silentigi tiun aron de stultuloj estis unika solvo: interboksi. Por gajni la respekton de la aro necesis la rezoluteco je fizika nivelo, frapante dekstren kaj liven per piedbatoj, per pugnoj kaj per puŝoj. Tiamaniere li estus estinta knabeto kiu estus sin defendinta de la perfortaĵoj de la aliaj knabetoj. Ĉi tio estus estinta strange? Ja ne, tamen li estis malsamklasa knabeto. Li havis emon pacan kaj malamis la perforton. Tio bremsis lin kiam la kolero, anstataŭe, lin instigis ekmoviĝi kontraŭatake.
Do, kion li povis fari? Li ne sciis tion. Tamen dum tiu tago li decidis ne forskapi plu. Li decidis tion kaj la cetero okazis. Li levis la kapon kaj defiis la areton simple regardante ĝin. La samklasanoj, kiel ĉi tiu mateno, iris apud li ambaŭflanke mokante lin ege kree. Tiu fajra regardo ilin konfuzis. Ili retroirigis. Ĉirkaŭe falis mirinda silento. La flugiloj de la muŝoj fermiĝis. La konfuzo daŭrigis sufiĉe por surprizi ilin denove. Li ekkuris tiel rapide, ke ilin preterdistancis post ne longe. Li kuiris unuspire ĝis li ne estis sekura, ke postlasis ilin. Kiam alvenis ĉe de la korto de la bazlernejo li kaŝiĝis malantaŭ arbo. Li estis senspira kaj la koro pulsis tre rapide.
Dum li enspiris kaj elspiris plurfoje, iliaj okuloj leviĝis kaj fiksis la ĉielon. Estis homogena fono surŝutita da nuancoj de la akvamarino kaj de la lazurito.
Li neniam vidis ion pli belan ol tio. Trafita de nebremsebla ekscito, li daŭrigis observi la bluan ĉielon kiu oni etendiĝis, sen abruptoj, en ĉiuj direktoj.



Tria Parto

Ekde tiam, jaron post jaro, kiam printempo alvenis, mem eŭforio kaptis lin abrupte kaj levigi la vizaĝon alten – ĉie ajn li estis -por rigardi la ĉielon.
La plezuro kiu li sentis kontemplante sunplenan ĉielon (kiu elstaris lin de vertiĝa alteco) estis donaco. Li ĝuis pri tio ĉiam dankeme dum nevideblaj, ĝojaj larmoj defluis de siaj okuloj, soifaj da lumo; kaj en tiuj vidoj la lumo eksplodis de ĉiu angulo per blindiganta viveco.
Lo spektaklo ĉiam identa al si mem kaj samtempe subtenita de ĉiam nova limfo plenigis lin per riĉabunda ĝojo kiu elverŝiĝis, post malmultaj momentoj, trans la receptoroj sensaj disseminitaj sur la haŭto. Ĉiu fibro de la korpo estis stimulata de multenombraj sensoj kaj li sukcesis nek distingi nek alfronti ilin. La feliĉeco, kiu tremigis lin subhaŭte, atingis la plej mallumajn anfraktojn de la animo, lumigante ilin per milionoj da malgrandaj, eksaltantaj flametoj.
La impulso observi la ĉielon, recevante interŝanĝe senson da malpececo kaj da perfekteco, al li ŝajnis altvalora privilegio. Ofte li pensis, ke super ĝi estis limdato; ke la speciala feliĉeco, revenita dum ĉi tiu primtempo, pli aŭ malpli al li estus forportita de iu. Kiam tio estus okazanta – kaj li ne dubis, ke tio estus okazanta – li estus batalinta por rehavi tion kion li estus perdinta. Li scii, ke li ne estus hezitinta plu.
“Ankaŭ kiam mi renkontis ŝin unuafoje, vera printempo alvenis akurate je Majo”, pensis Simone.
Iam forpasis dekdu jaroj. Nekredeble! Kiam eliris de la hejmo, li resentis naskiĝi kreskantan agitadon ĉe lo stomako. Sen demandi al si mem alian, li alkuris kie li estus ĝuinta tre privatan epifanion.
Li fermiĝis sur la trotuaro. Jen perfekta loko kiu estus kontentiganta sian neceson observi la ĉielon. Ĝi havis vere mirindegan altecon. Kiel eblis spiti per la vido la nekalkuleblan distancon kiu ĝi intermetis inter si kaj ĉio kio oni trovis malsupre? Ŝajne la ĉielo estis delikata afero – estis amaso da tonoj bluaj miksitaj super senkorpeca paletro formita de lumo - sed ĝia vasteco mantenis violentan forton kiu povis eksplodi de momento al momento.
Ĉu estis ĉi tiu konsisto kiu senspirigis al li?
Eble, sed ne nur tio. Estis ankoraŭ io. Li sentis rideton freŝan, kontaĝan; poste li auskŭltis frazon: - Ĉu ni ludas kvazaŭ kato kaj muŝo? Konsentite, ĉiukaze mi ĝajnos!
Klinante la ekvidon li rimarkis virinon kiu postkuris pajloĉapelon je iuj metroj distance. Ŝi ridetis serĉante ekkapti ĝin, dum la vento formovis ĝin ĉiam pli malproksime. Poste ŝi turniĝis. Tiam li vidis ŝia haŭto tre blanka kiu brilis sub la sunradioj...
Silvia, ĉirkaŭata de sia torporo, vagis laŭlonge kaj laŭlarĝe tra la senlimaj spacoj de interna dezerto plena da dunoj de neĉeesto kaj de forgeso. La bobelo estis fidinda kaj fidela ombro. Sen ĝia kunestado ŝi estus estinta sola.
“Kion li rigardas? Kion li memoras?”, sin demandis Silvia, post vekiĝante sii hazarde el la dormo de la ermitado kie ŝi finis.

Kvara Parto


Anstataŭe ŝi ĉesis memori. Komence vivi nur en la estonto estis malfacile. Tamen ŝi sukcesis fari tion. La estinto estis ensuĉita iom post iom en nigran truon de kie – ŝi esperis – ĝi neniam estus forskapata. Plej firma volo ŝovis sian memoron en tiu abismo de detruo, ŝirante ĝin de la feroca korinklino kiu ĝi ĉiam demonstris al objektoj kies ŝi pleniĝis; tial nun ŝi estus permesanta neniu malatento, neniu neatenditaĵo al sia kapablo de ĝui denove pri la libereco.
- Ĉu vi havas ankoraŭ la pajloĉapelon kun flava rubando?- demandis Simone al ŝi, frapante la silenton kie ambaŭ flosis, senmovaj. - Mi forĵetis ĝin la pasintan jaron dum mi purigis.
- Kia domaĝo! Ĝi donis al vi gajan mienon.
- Neniam mi havis gajan mienon, kaj ne certe kun tiu ĉapelo. Mi nur ŝajnigis gaji - replikis Silvia, ĝenita pro la fakto, ke la edzo devigis ŝin memori. Ŝi sentis devigita malfermi la nigran truon kaj traserĉi en ĝi por repreni eron kiun ŝi jam forĵetis. Ŝi imagis ŝin mem dum priserĉis en la sako de la malpuraĵo. Ŝi demandis kion ŝi estus trovinta krom la terura fetoro.
- Kial vi ŝajnigis gaji?- petis Simone surprizita pro la konsterna agnosko.
- Kiam la aliaj personoj kredas, ke vi gaji, tiam ili ĉesas igi vin la pivoton de ilia malboneco kaj ili ekevitis vin, - respondis Silvia, surprizante la edzon ankoraŭfoje.
Li kapjesis. Li memoris, ke la samklasanoj delokis iliajn molestadojn sur novan mokcelon kiam li ŝanĝis, post la ribelo kaj la sekva forskapo. Li turniĝis kaj observis denove la inan vizaĝon: la brovojn, la okulkavojn, pli markitajn ol kutime. Ili estis du nigraj makuloj kiuj infektis la senmakulan purecon de la haŭtkoloro. Al li aperis epifanio ankoraŭ plej surpriza ol tiu transcendentala al kiu li kutimis.
- Mi kredis, ke vi malfeliĉu longtempe. Mi scias esti la kulpulo de la plej granda parto de via malfeliĉeco – li diris al ŝi sincere, senhezite.
Ŝi nek malkonfirmis nek konfirmis la opinion. Ŝi volis, ke ĉio libere okazu kaj finu, naskiĝu kaj mortu. Jam nun la doloro konsumis ĉiun pravon, ĉiun malpravon, ĉiun kulpon, ĉiun absolvon. Ekster la nevidebla bobelo (en kiu ŝi spiris kvankam ŝi restis preskaŭ fizike disigita de la vivo) ĉio kaj ĉiuj povis havi la formon kaj la konsiston kiuj ili deziris.
- Kiam vi enfermiĝas en vi mem, via malfeliĉeco almenaŭ oni atenuas? - urĝis respondon Simone, sen retroiri antaŭ la fantoma silento kiun ŝi kontraŭmetis.
Io okazis. La virino hezitis. La forgeso iĝis sia certeco, sed nun la memoroj eliris de nigra truo, puŝitaj de sangofluo.
La vandoj de la bobelo pli kaj pli mallarĝiĝis, ili forĵetis ŝin. Ŝi iĝis malĝusta sekvenco de desoksiribonukleata acido kiu devis esti detruata. Memoroj plenaj da kolero sidis apud ŝi kaj preskaŭ ŝin sufokis. Poste aliaj momentoj anstataŭis ilin. Oni temis pri ĝojaj momentoj kiuj plenigis la koron de Silvia per grandega emocio.
- Ĝi ne mildigas – ŝi agnoskis.
- Mi bedaŭras pli ol kiom mi sukcesas diri al vi.
Silvia lin fiksis kaj suspiris. - Tion mi scias, - ŝi diris.
Simone ridetas, vere ĝoja ĉar li sentis esti enirata la bobelon de la edzino. Kontenta, li denove returnis fiksi la ĉielon. Li dankeme regardis ĝin. Ĝiaj nuancoj etendiĝis ĉie en la sunplena senmoveco de nova printempo. Li sentis renovigan senson de pleneco kaj de dankemo.
- Vi venu ĉi tien, - li vokis ŝin. - Mi volus, ke vi regardu ion.
Kuntrenante sian bobelon dissolvantan Silvia leviĝis el la sofo kaj iris fenetren. La mano malfermita kvazaŭ hoko de Simone stringis ŝian. Ŝi, mirigita de la emocio kiu invadis ŝin, ne movis ŝin. Ŝi regardis ekstere. Nun ŝi estis enprizonigata de bluakolora ĉielo sen malperfektecoj en spaco sen baroj. Estis la sama spaco kiun ŝi nun havis komunan kun la edzo.




Fino

Nessun commento:

Posta un commento