Vizito al la Ĝardeno de la Rozoj
I.
Kristina kaj la geavoj alvenis al la Ĝardeno de la Rozoj je la tagmanĝohoro, kiam la plej parto el la vizitantoj jam foriris. Manĝi sub libera ĉielo estis kutimo kiu elmodiĝis iom post iom. Nun jam preskaŭ ĉiuj homoj elektis haltadi en elegantaj restoracioj aŭ en la malkaraj gastejoj, kiujn oni trovis en la ĉirkaŭaĵo. Malgraŭ tio, en la ĝardeno estis tabloj kaj fontanoj por doni komfortecojn al vizitantoj, kiuj anstataŭe preferis pikniki inter la naturo. La printempo donacis al la ĝardeno, kiel okazis ĉiun jaron, abundan floradon da rozoj kies parfumo disvastiĝis ĉie. Por Ana kaj Petro ĝi estis speciala loko ĉar ili renkontiĝis unuafoje ĉi tie, antaŭ pli kvardek sep jaroj. Dum la tempo aperis granda numero de novaj arbustaj bariloj kaj arbetaĵoj. Malgraŭ tio la ĝardeno ne perdis la originan simplecon. Al Kristina plaĉis tiu nekonita loko. Ĝi estis plena da koloroj kaj da silento.
– Ĉu mi povas ekdesegni? – ŝi petis al la geavoj.
– Mi volus tuj ŝerci trankvilan piknik-tablon por manĝi. Poste la tagmanĝo vi desegnos kiom vi deziras, – respondis la avino.
– Kie oni trovas la piknik-tablojn? – demandis Kristina, vidante ilin nenie.
– Vi trovos kelkajn tablojn en la ombro ĉe la laĝeto de la nimfeoj. Se mi ne malbone memoras, la plej vasta estas sub la branĉoj de ampleksa tilio.
– Mi kuros antaŭen por rapide trarigardi. Kien mi devas iri?
– Vi iru rekte ĝis la avenufino, poste vi tuj turnu dekstren, – indikis al ŝi la avo.
– Avino, se vi donas al mi vian jakon kaj tiun de la avo,mi metos ilin sur la tablon por okupi la lokon, – diris Kristina.
– Nia nepino posedas praktikan kapablon vere envieblan. Ŝi similas al vi, – komentis Petro, parolante kun la edzino.
– Ĉu tio hazarde malĝojigas vin? – demandis Ana al la edzo.
– Kompreneble ne. En familio plena da gerevantoj necesas iu dotita per praktika kapablo.
Ana ridetis:
– Kristina havas ankaŭ talenton pri la arto kiel vi, – ŝi atentigis.
– Mi esperas tion. La arto estas efika kuracilo kontraŭ la doloroj de la animo.
– Laǔ mia opiniola arto retenas tro longtempe la kapon inter la nuboj kaj perdigas la klaran vidon de la realeco, – ŝi malkonsentis.
– Anstataŭe mi kredas, ke per la artoeblas rimarki la nuancojn de la realeco, tiamaniere la vido iĝas zorga kaj brila.
Kristina revenis.
– La tablo sub la tilio estas nia, – ŝi anoncis.
II.
La manĝaĵo estis bongusta. Ana kuiris delikatan rizoton kun asparagoj kaj kokaĵon1 kun rostitaj terpomoj kaj frititaj kukurbetoj. Delikata ĉokoladotorto finis la kuiran2 celebradon de la tagmanĝo sur la herbejo. Ana preparis ankaŭ citronbiskvitojn, sedneniu gustumis ilin ĉar ĉiuj ne havis plu malsaton. Dum la tagmanĝo, la geavoj rakontis al la nepino kuriozajn epizodojn pri la infaneco de Katerina kiujn Kristina ankoraŭ ne sciis.
– Via panjo estis bubino. Ŝi neniam restis trankvila. Ŝi inventis seninterrompe unu bubaĵon post la alia. Tre ofte ŝi kuntrenis vian onklinon Klaran en siajn neantaŭvideblajn ludojn. Tamen estis la fratino kiu surprenis la kulpon pri la damaĝoj kaŭziitaj de Katarina, – diskonigis la avo.
– Kiam estis etulino, la ŝatata sporto de via patrino estis la grimpado sur la arbojn. Ŝi amis grimpi ne sur la malaltajn arbojn, sed ĉefe sur tiujn altegajn. Ŝi ĉiam konvinkis la fratinon suriri kun ŝi, – aldonis la avino.
– Katarina estis la menso de ĉiu danĝero. Klara estis nur ŝia kunkulpulo, – konfirmis la avino.
– Via panjo neniam agnoskos tion, – li konkludis.
Petro leviĝis el la benko. – Post ĉi tiu agrabla babilado, ni estas pretaj por viziti la tutan ĝardenon de supro ĝis fundo. Tiamaniere ni faros fizikan ekzercon kaj bruligos la kaloriojn de nia princa manĝo, – li proponis.
– Mi prenos mian dorsakon. Mi faros iujn skizojn de la rozoj dum la promenado. Mi ekspluatos la tempon, – diris Kristina.
– Ĉu vi volas ekspluati la tempon? Vi ne devus ekspluati la tempon, sed ĝui pri ĝi, – li mallaŭdis ŝin.
– Mi ĝuos pri mia tempo ekspluatante ĝin, – respondis Kristina. La respondo konsternis Petron kaj amuzis Anan.
– Ĉu la knabineto finis vere naŭ jarojn? – li demandis al la edzino.
III.
Kristina sidiĝis sur en larĝa ŝtono por desegni skizon per karbokrajono. Petro ne ĉesis foti la nepinon kies rigardo komplete estis absorbita antaŭ la arbetaĵo kiu ŝi serĉis kopii. Ana restis silentema por ne distri ŝin de la arta okupo.
– Mi ne supozis, ke ekzistis tiel multaj malsamaj rozoj, – diris Kristina, post kiam ŝi finis sian laboron.
– Efektive la aspekto de la rozoj estas reĝa. Ĉiukaze la afero plej interesa pri ĉi tiuj floroj ne estas tio sed la fakto, ke ili posedas sian lingvaĵon, – al ŝi rivelis la avo.
– Ĉiu kolornuanco ŝanĝas la mesaĝon kiun la rozoj transdonas. Sed ne nur la rozoj parolas, ĉiuj la floroj ĉirkaǔ ni donas kuŝitajn mesaĝojn, – rakontis la avino, alproksimiĝante al la nepino.
– Kio? Mi ne sciis tian aferon, – komentis Kristina.
– Bedaŭrinde malmultaj homoj konas la romantikan lingvaĵon de la floroj, – klarigis la avino.
– Por deklari profundan amon oni donas ruĝan rozon; por konfesi tujan amon, oni elaktas violkoloran rozon; por diskonigi puran amon oni uzas blankan rozon. Por evidentigi, ke iu estas fascinoplena, oni oferas oranĝkoloran rozon; por laŭdegi la simplecon, oni preferas kampan rozon. Por danki la rozo taŭga estas la malhela rozkolora. Se la rozo estas pala rozkolora ĝi ne signifas plu “dankemon” sed “ĝojon”. Ricevi flavan rozon ne estas agrabla surprizo ĉar ĉi floro simbolas la envion kaj la ĵaluzon. Tamen se la flava rozo havas ruĝajn randojn, ĝi signifas “teneran amon”, – detale rakontis la avo.
Kristina volis koni kiom eble plej pri la kurioza lingvaĵo de la floroj. – Bonvolu, geavoj, vi diru al mi aliajn signifojn, – ŝi demandis.
– Por konfesi sekretan amon, oni donacas koloran persikan rozon; por montri la unuiĝintecon kun alia persono oni oferas ruĝan kaj blankan rozon; por sciigi la amon al la muziko, oni plantas rozplantejon apud la hejmpordo; por bondeziri pacon kaj trankvilecon, bezonas Kristnaskrozon, – klarigis la avo.
– La rozoj ne komunikas nur per sia koloro. Ili lasas mesaĝojn ankaŭ alimaniere. Bezonas nur ŝanĝi la numeron de la floroj en bukedo, kiun oni donas. Ekzemple tri rozoj signifas “mi amas vin”; du rozoj “reciprokan amon”, – plu diris la avino.
– Se iu oferos al vi dek rozojn tio signifos, ke por li vi estas perfektulino, – esplikis ankoraŭ la avo.
– Mi ŝatus ricevi tian rozbukedon – konfesis Kristina.
– Antaŭ deziri ĉi tiun donacon, fraŭlino, vi atendu iom kreski, – petis Petro.
– Al kara amiko vi povas doni dek tri rozojn. Tiamaniere vi promesas al li, ke vi estos geamikoj poreterne”. Por demandi al li pardonon pro io la rozoj devas esti dek kvin; por diri al li, ke vi estas sincera necesas dudek rozoj, – konsilis Ana.
– Por pardonpeti al amiko mi sendas nur mesaĝeton per portebla telefoneto, – kontraŭdiris Kristina.
– Kia estas la hodiaŭa juneco? Ĝi estas senorigineco, – murmuris Petro.
– Avo, uzi la porteblan telefoneton estas plej rapide, – observis la etulino.
Iam mia amiko pardonpetis al mi per belega bukedo, kiu enhavis dek kvin rozojn, – enparolis la avino. – Tiu donaco estis mirinda. Mi tuj forgesis nian kverelon. Denove ni estis geamikoj kiel antaŭe, – ŝi memoris.
– Via amiko eligis kostan ilon por demandi pardonon al vi, avino, – observis Kristina.
– Ĉu mi havas ekonomikistinon en mia familio? Bone. Se mi bezonos financajn konsilojn, mi petos de vi senpagan konsilon, – ŝercis Petro.
– Post kelkaj jaroj, tiu mem amiko donacis al mi alian bukedon. Ĝi enhavis ne imageblan nombron da rozoj, – diris la avino.
– Sendube li laboris en flordomo aŭ en florvendejo kaj pro tio li ne pagis por la floroj3, kiujn al vi li donacis, – komentis Kristina.
– Vi ne estas ekonomikistino, sed malgranda avarulino – riproĉis ŝin la avo.
– Mi ne estas avara, mi konservas la monon por la gravaj donacoj, – respondis Kristina.
– Tiu bukedo ankaŭ estis grava donaco, – al ŝi rivelis la avo.
– Kiel vi scias tion, se tiu persono estis amiko de la avino? – demandis la nepino.
– Mi scias tion ĉar… mi konis tiun amikon, – al ŝi respondis Petro.
– En tiu okazo la rozoj estis cent ok. Se oni donas al sia amatino cent ok rozojn, tio signifas: “Ĉu vi volas edziniĝi min?” – Ana pludiris.
Kristina restis dubema dum kelkaj minutoj. Poste komprenis tion kion la avo aludis.
– La amiko de la avino estis vi, avo! Ŝi respondis “jes” al via demando: ŝi akceptis iĝi via edizino, – kriis la etulino.
IV.
Kiam Kristina alvenis hejmen, estis jam la naŭa. Ŝi estis laca sed ĝoja ĉar la vizito al la Ğardeno de la Rozoj estis bela ekskurso.
Dum la filino estis kun la geavoj, Katarina kaj Ludoviko organizis vesperan feston surprize por ŝi. Multe da gesamklasanoj akceptis la inviton, aliaj ne partoprenis sed sendis amuzajn bondezirkartojn.
Kiam la avo malfermis la ĉefpordon, Kristina rimarkis ke, estis neniu lumo.
– Panjo, paĉjo kie vi estas? – ŝi vokis.
Neniu respondis.
– Kie vi estis ĉiuj? – ripetis Kristina.
Iuj voĉoj kriis samtempe: – Surprizo! Surprizo!
Iu ŝaltis la lumojn. En la salono estis balonetoj kaj el papero dekoracioj. La festantaj geknabetoj ĉirkaŭis Kristinan, ripetante ĥore: – Multajn bondezirojn, bonan naskiĝtagon!
La gepatroj estis meze de la ĉambro inter skatoloj kaj pakaĵoj4. En vazo, sur la tablo, estis ĉarma bukedo da rozoj.
– Ke via vivo estu plena da ĝojo, Kristina! – bondeziris panjo.
– Jes, tre plena da ĝojo, – aldonis paĉjo.
Petro flustris al Kristina: – Mi forgesis diri al vi, ke ankaŭ por bondeziri oni donacas la rozojn. Ili devas esti ekzakte dudek kvin.
Fino