PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


domenica 3 giugno 2012

"La vinberoj de kolero" de John Steinbeck


 
La vinberoj de kolero - la origina titolo  estas The Grapes of Wrath - eble estas la libro plej fama de John Steinbeck,  usona verkisto kiu gajnis Nobelpremion de literaturo en la jaro 1962.

Mi tralegis ĉi tiun libron kiam mi estis 18 aĝa. Ĝi al mi tre plaĉis pro ĝia elvokiva forto kaj pro ĝia samtempeco aktualeco.

            

             RECENZO

Kelkaj kamparanaj familioj, kiuj vivis ĉiam indece (kvankam ege modeste) per profitoj enspezitaj el produktoj de la tero kultivata, abrupte falas en mizero, pro la alveno de la Granda Depresio.

Fakte, ankaǔ pro la komplikeco de arida klimato kaj pro la pruntrefuzo de la bankoj al la duonfarmuloj, plurnacia koncerno provas profiti el spekulacio sur la tero; kaj kiel fina rezulto la terkultivistoj estos elpelataj de ilia hejmoj.

Inter ĉiuj familioj, kiuj estas fordankitaj, unu estas ankaǔ niaj romanprotagonistoj, la familio Joad.

Post ke ili estas senigitaj de ilia terpeceto plugebla,  al ili ne restas alia afero farebla ol formoviĝi de tie. Sed kien? La unika ŝanco ŝajnas esti tiu jam postkurita de miloj da aliaj personoj kiuj, antaǔe ili, perdis ĉiun rimedon por vivi.

La ŝanco por ĉiuj, tiuj senesperuloj, kiuj havas plu nenion, estas la sama: Kalifornio, unu ŝtato kie /oni diras/ la tero estas tre fekunda, riĉa je oranĝarbejoj kaj blankaj dometoj; krome, oni fabelumas, ke tie la tero estas tiel abunda, ke estos donacata al tiuj, kiuj deziras kultivi ĝin.

Do, ankaǔ la protagonistoj kunigos al la homa transmigrado, kredante senespere en ekzisto de la mita Eldorado, okcidenten. Ilia kredo apogita nure de reklama flugfolio legado, kiu garantias ĉi tiun promeson, vorton post vorto. Sendube tio estas malmulte, kaj ili tion komprenas antaǔ foriri el Oklahomo, tamen tio estas pli bone ol nenio. Nun jam ili ne havas hejmon sub la kapoj nek panon por la stomako. La espero estas la nura loko kie ili vivos kaj la nura nutraĵo per kio eblos vivi. Se ili seniĝus je  la plej bona morgaǔo, kio okazus al ĉiuj de ili, kaj granduloj kaj malgranduloj?

 Tiel, post ili kunigas ilian malmultajn aĵojn sur malnovegan kamionon, la nura riĉeco restanta al la familio, ili decidas foriri.

La kamiono kun eta benzinprovizo kaj kun malbonegaj pneŭmatikoj pene moviĝante malantaǔ multaj aliaj, viciĝas surinterŝtata vojo sesdekses kun ĝia ŝarĝo de homoj kaj aferoj.

Krom la patro, la patrino, kaj la tri grandaj filoj (Tom apenaǔ eliranta el malliberejo; Al kaj Noé), ĉi tie ni trovas amasigitajn la du ĝemelojn kiuj estas sep aŭ ok aĝaj, la junan filinon gravedan (RozoTea) kaj ŝian edzon, la onklon John, sufiĉe maljunan; la du maljunajn geavojn kaj finfine Casy, amiko de Tom, kiu partoprenas al la ekspedicio.

La vojaĝo daŭrigas inter funebroj, rezignoj, teruraj neantaŭvidaĵoj kaj esperoj akurate seniluziiĝintaj.

La protagonistoj, dum la vojo, eksperimentas la vastan spektron de la negativaj sentoj: la timon, la solecon, la doloron, la apation.

Sur la bazo de ĉi tiu “renversita piramido”, ĉar la malsuriro estos katastrofa, regos ĉiam la izoliĝo kaj la nefidemo.

Komence la anoj de la familio estos markitaj kiel fremduloj, poste ili estos kulpigitaj ŝteli la laboron de aliaj, finfine ili estos akuzitaj esti krimuloj kaj strikrompantoj.

Ĝis la fino de la vojaĝo elĉerpa, kaj fizike kaj psikologie por ĉiu persono, la kalifornia Eldorado montros sian veran tromplogan vizaĝon.

La fino, kiun mi ne rivelos por ne ruinigi la surprizon al neniu, finiĝas neantaŭvideble. *Iumaniere oni havas la sensacion, ke la eterna rado de la vivo kaj de la morto estas ege pli forta ol ĉia homara doloro.

La aǔtoro eklipsiĝas de la rakonto. Lian voĉon oni sentas neniam. Li ne intervenas por skurĝi kelkajn sintenojn aǔ por kompati la perfortadojn. Li lasas la faktojn paroli en ilia kompleteco. Li ne moderigas la rakonton pri la mankoj, nek tamen li forgesas priskribi iujn frataj sentojn en la afliktiĝo aŭ la natŭrbelecon, kiuj portas konsolon.

La verkadstilo de Steinbeck estas tre flua, sub la ŝildo de la mallongaj periodoj kaj de la esprima koncizeco. Lia leksiko estas riĉa, sed neniam bombasta.



3 commenti:

  1. Questo commento è stato eliminato dall'autore.

    RispondiElimina
  2. Dankon por simpla sed tre eksplikiva recenzo amiko Ĝojo!

    [[ Post ke ili estas senigitaj je ilia terpeĉeto plugebla, al Joads ne restas alia afero farebla, ke foriri ilin <> Mi pensas ke vi celis: ...farebla, ol iĝi for de tie (lasi ĝin, abandoni la lokon, iri for de tie (?) --- terpeĉeto = sen ^ ]]

    RispondiElimina
  3. Min ĝojigas, ke mia recenzo plaĉas al vi, Ŭel.

    Multajn dankojn pro via korekto!!! Mi volis diri ekzakte tion kiun vi skribis. Nun mi modifas frazon verkante "al Joads ne restas alia afero farebla, ol formoviĝi de tie."

    RispondiElimina