Kaj ankoraǔ pli dense vi verŝu ĉie...
Muĝas la tondroj kiel malsataj roradoj, senesperaj krioj!
Ili malsatas de larmoj, ili petegas la negatan ploron.
Kaj vi falas, pluvo, ne sen bruo kial vi estas la ploro glita sur la vizaĝoj de mondo kiu ne scias fluigi plu larmojn "Kial fluigi larmojn?"
Pluvo kiu plaŭdas ankaǔ por vizaĝoj jam nun kalkigataj, sen la esprimo plej granda kiu igas ili gehomoj: malgrandec-esprimo! (oǔ grandec-esprimo?)
Pluvo, vi falas por memorigi al ni /kvankam ni ne havas nenecesajn memorojn/ tion kiun ni ne sciis.
Vi falas ankoraǔ, vi falas ĉiam por gliti sur nia fragila ŝelo el ŝtalo, malantaǔ kiu ni barikadas nin, ni kaŝas nin.
Vane, por viaj mil tuŝoj de atavisma kompato.
Nessun commento:
Posta un commento