PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


mercoledì 7 settembre 2011

La tempo

La tempo, dum la tago,
estas papilio nekutima
kies flugiloj el papermaĉaĵo
estas tiel sigelitaj
unu kun la alia
ke, ili estas muntataj
en glazuro el vitro grandvalora
por igi ili senkonsciaj pri la flugo.


Sed kiam noktiĝas,
en sonĝoj,
papilio reprenas vivon
kaj ĝiaj flugiloj,
reiĝataj el velenpapero,
ekvibras
sub puŝo nevidebla
de sia plej granda enverguro.


Ja fine, ankaŭ ne la plej grandioza faleno
sekvus de proksime la akceladojn
de tiu movo malpeza,
tiel kunnaskita
ke, ĝi ŝajnas banala.

Nessun commento:

Posta un commento