PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


mercoledì 14 settembre 2011

La eĥo de la foresto

La eĥo de la foresto
havas la estingitan spiron
de nekonstanta voĉekzerco
kiu plimultiĝas inter lumo oleeca,
ŝprucigata sur la koroloj mordidaj de jasmenoj,
kaj zono de ombroj angulplenaj,
interplektitaj al foliaro
el smeraldo ŝlima.

Ĝi resaltas laŭ saltoj
inter la profumoj intensaj
de memoroj ĝojaj
- floroj malfermitaj ne ankoraŭ detruitaj -
kaj la miasmoj duonaspraj
de malplenoj mallumaj
kiuj fosas sin niĉojn
en vegetado malseka
formetita ĉirkaŭ
blankaj vorticoj neperfektaj.

Nessun commento:

Posta un commento