PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


mercoledì 17 luglio 2019

Elokso kaj la du reĝlandoj

Mi verkis  ĉi fabelon itale longtempe. Mi publikigis  ĝin en iuj verkadforumoj, poste mi pensis ankaŭ esperantigi ĝin.


  

  Esperantigo de la origina verko itale “ Elox e i due reami”  

 Estis iam stranga reĝolando, kie ĉiu afero estis blanka: de la frondaroj de la arboj ĝis la herbo de la herbejoj, de la tegmentoj kaj de la muroj de la hejmoj ĝis la objektoj por la ĉiutaga uzo, kiujn oni trovis en la ĉambroj. Eĉ la ĉielo super tiu reĝolando, ege pli malproksima ol la lasta konata ejo de la Tero, estis blanka kaj same estis blankaj ankaŭ la sep montoj kiuj ĉirkaŭis ĝin, formante naturan baron laŭ ĝia perimetro. Kvazaŭ ĉi ĉio ne sufiĉus, ankaŭ la bestoj kaj la gehomoj kiuj ĉi tie loĝis ne havis spurojn da koloro sur iliaj korpoj.

Ŝajnis vere, ke sur ĉiuj la vivantaj estaĵoj kaj sur ĉiuj senvivaj estaĵoj /de la plej malgranda ĝis la plej granda / falis neĝo, nepenetrebla, tavolo kiun nenia varmo estus povinta likvigi. Pro tiu karakterizo ĉi tiu lando estis nomata “La Reĝolando de la Eterna Neĝo”.

Ĉi tie vivis ŝafisto, kiu ĉiutage ellitiĝis ĉe la sunleviĝo por paŝti sian gregon de geŝafoj. Elokso estis junulo bonkora kiu tenerece zorgis pri la bestoj, kiuj estis konfidataj al li. Krome li estis tre sperta imiti la bojojn de la birdoj kaj kiam li fajfis oni ne povis distingi liajn imitadojn de la veraj kantoj de la flugilaj estaĵoj. Pro ĉi tiu kapableco, la birdoj  konsideris lin prigardindan amikon.

Iun tagon, antaŭ ol reveni hejme, la junulo ekkonsciis, ke en sia ŝafaro mankis ŝafidon. “Ĝi kie estis?” Li serĉis ĝin laŭlonge kaj laŭlarĝe sed ne sukcesis trovi ĝin ie.

Najtingalo, emociplena pro la malĝojo de la ŝafisto, apogiĝis sur lia ŝultro kaj flustris:

–  La ŝafidon sendifektan kaj sekuran vi trovos, se trans la montoj al la kastelo vi iros. La bela reĝidino kun la nigraj okuloj helpos vin kaj de la kruelaj gvardioj savos vin. Amo kaj bonŝanco atendas la aŭdaculon kiu ĉie pacon finfine reportos.

Elokso kuris hejmen kaj rakontis al la patro, kun kiu li vivis, kion la najtingalo antaŭdiris al li.

–  Vi ne povas iri al la Reĝolando de la Eterna Fulgo! Vi riskus esti kaptata de la  gvardioj de la kastelo. La reĝo estas malamiko de nia paca reĝolando kaj li povus mortigi vin, –  admonis lin la patro. La viro deziris, ke la filo rezignu la ideon starti.

Elokso ŝajnis konsenti la preĝon de la patro, sed kiam la viro ekdormis la junulo forkuris, irante rekte al sia destino.

Dume la najtingalo de malproksime sekvis lin, stringante per beko malgrandegan sakon. Ĝi ne estis sola. Ankaŭ unu kanario, unu alaŭdo, unu pasereto, unu ruĝgorĝulo, unu fringelo kaj unu sturno flugis en unuopa sinsekvo malantaŭ Elokso, ĉiu el ili stringante per sia beko malgrandegan sakon similan al tiu de la najtingalo.

La junulo marŝis dum multaj tagoj. Ĉiam la sep birdetoj sekvis lin restante en distanco.

Dum la marŝo li renkontis malŝatan almozulon al kiu li donacis panon. La almozulo donis interŝanĝe al li malnovan ŝnuron; poste Elokso renkontis soifantan knabeton al kiu li donis la akvon, kiu restis en sia boteleto. La knabeto  donis interŝanĝe al li skatolon de fajriloj. Elokso renkontis maljunulineton vestitan nur per ĉifonoj, kiuj estis rigidaj pro la frosto. Al ŝi li donacis sian varman jakon el lano. Ŝi donis interŝanĝe al li la elŝiritan mantelon, kiun ŝi surmetis.

Marŝante kaj marŝante Elokso alvenis finfine ĉe la deklivo de unu el sep montoj kiun li estus devinta surgrimpi por iri al sia destino.

“Nun kiel mi aliros ĝis la montopinto?”, li demandis al si mem.

–  Vi ĵetu la malnovan ŝnuron, –  al li sugestis voĉo.

Elokso faris tion kaj la ŝnuro iĝis ŝtuparo, kiu ŝtupo post ŝtupo, lin portis facilmove ĝis la montopinto kaj poste ĝis ĝia deklivo ĉe la alia flanko.

–  Ĉi tiu stranga koloro malebligas al mi vidi kio ajn aferon!–  li ekkris.

–  Vi ekbruligu fajrilon –  al li sugestis alia voĉo.

Elokso faris tion kaj la fajrilo iĝis torĉo per kiu li sukcesis vidi.

En la Reĝolando de la Eterna Fulgo ĉio estis sen brilo kaj sen lumeco. La obskureco, kiun ankoraŭ li ne konis, timigis lin. Tamen Elokso observis, ke krom por la koloro, la gehomoj kaj la bestoj estis identaj al tiuj, kiuj vivis en sia reĝolando.

“Ĉi tie neniu estis, sed se mi iros al la kastelo la gvardioj ekvidos min de malproksime. Mi estas tro malsimila ol la aliaj... Kion mi povas fari?”

–  Vi kovru vin per la mantelo, – lin alvokis tria voĉo. Elokso faris tion kaj li mem de blanka iĝis niĝra.

Nun neniu estus malkovronta lin. Ĉar li kaŝiĝis mirinde kaj li alvenis al la kastelo senprobleme. La levponto de la kastelo estis mallevita kaj li povis eniri. Tuj li aŭskultis la kanton de dolĉa virina voĉo kaj poste la ŝafoblekon de ŝafido. En korto li vidis la plej belan knabinon el ĉiuj, kiujn li renkontis antaŭe. Ŝi havis plenan, malluman hararon, kiu tuŝetis la ŝultrojn kaj du profundajn okulojn, kiuj inspiris ĝentilecon kun ĉiu ago. La junulo enamiĝis al ŝin ĉe la ekvido.

–  La ŝafido, kiun vi karesadas estas mia, –  diris la junulo, pluenirante iom timeme, kvankam li estis fascinata de tiu imago de virino kiu inspiris bonecon.

–  Sed la ido estas blanka? Kiel tio povas esti?, –  mirigis la knabino.

Elokso forprenis la mantelon por vidigi la veron:

–  Mi ankaŭ estas blanka, –  li rivelis.

–  Ve! Mi komprenis. Vi revolas ĝin kun vi, mi imagas. Al mi ĝin mankos. De kiam ĝi alvenis, ĝi estis por mi tre agrabla kunulo.

–  Ĉar vi amas la ŝafidon, mi donacas ĝin al vi.

–  Vi havas ĝentilan animon kaj vi estas kuraĝa ankaŭ  por riveli vian veran aspekton. Mi estas la reĝidino Melos.

Sen la sorĉa kamuflo, la gvardioj de la palaco ne malfruis malkovri la entrudiĝinton. Ili tre rapide impetis sur lin kaj kondukis lin antaŭ la reĝo kiu, furioze, pridemandis lin.

–  Loĝanto de la Reĝolando de la Eterna Neĝo kial vi venis en la  Reĝolando de la Eterna Fulgo?

–  Mi estas malriĉa ŝafisto, reĝa moŝto, kiu alvenis ĝis ĉi tie por reporti al la hejmo ŝafidon perditan el mia ŝafaro, –  rakontis Elokso, subtenante fiere la koleron de la reĝo.

–  Mi ne kredas je vi. Vi estas spiono de la reĝo mia malamiko kaj, kiel ĉiuj la spionoj, vi estos ekzekutita ĉi tiun nokton, –   li verdiktis.

 La reĝidino Melos sin ĵetis al la piedoj de la patro.

– Vi atendu! Se li reportus en nia reĝlando la sep kolorojn de la ĉielarko, li devus esti indulgata, –  ŝi memorigis al li. –  Vi permesu al li klopodi la enterprenon, lasante lin liberan ĝis morgaŭ! Vi perdos nenion, –  ŝi petegis lin.

La reĝo akceptis la peton de la filino.

–  Se li sukcesos antaŭ la leviĝo de la morgaŭa luno, li vivos kaj mi donos al li vian manon, –  promesis li al la reĝidino.

Poste li parolis al la fremdulo:

–  Vi restos libera ĝis morgaŭ,–  anoncis la reĝo. –  Sed se vi malsukcesos, miaj soldatoj mortigos vin, –  li plu diris.

En la ĝardeno Elokso ĉirkaŭpremis la reĝidinon konfesante al ŝi sian amon.

–  Mi longigis vian vivon sed ne sukcesis savi vin, –  malĝojiĝis Melos inter la larmoj.

–  Se morgaŭ mi estos mortigata, tio ne gravas al mi. Ĉi tiu tago kiu mi pasigis kun vi, reĝidino, havas pli valoron ol unu tuta vivo pasigita sole, –  konfesis al ŝi Elokso, klopodante konsoli ŝin.

Dume la najtingalo, la kanario, la alaŭdo, la pasereto, la ruĝgorĝulo, la fringelo kaj la sturno, kiuj sekvis Elokson, faligis la etajn sakojn / stringitajn per siaj bekoj/ ĉe la piedoj de la du enamiĝintoj. 

–  Ene estas semoj, –  ekkriis la ŝafisto, malfermante ilin unu post la alia. –  Mi plantos la semojn tiel kiam mi mortos, tio kio naskiĝos memorigos nian amon, –  li decidis. Do, li semis zorge la semojn en nekultivata angulo de la ĝardeno kaj ne malŝparis eĉ iun. La larmoj de Melos, anstataŭante la akvon, akvumis ilin.

La sekva tago, ne malmulte da tempo pli frue ol la luno leviĝis /dum la vivo de Elokso nun jam finita pro reĝa ordo/ kia mirindaĵo aperis antaŭ la surprizitaj okuloj de la reĝo kaj de ĉiuj de la ĉeestantoj! De la semoj plantitaj dum la antaŭa nokto, kreskis kaj jam ekfloris kolorataj floroj: papavoj, tagetoj, herboj, ranunkoloj, cejanoj,  kampanuloj kaj lilakoj. La sep koloroj de la ĉielarko estis redonitaj al la Reĝolando de la Eterna Fulgo.

La promeso de la reĝo estis plenumata, kompreneble. Elokso de simpla ŝafisto obtenis la titulon de “Lia Reĝa Moŝto ” kaj Melos trovis edzon pli unikan ol maloftan. La ŝafido iĝis aro de nova ŝafaro, ŝafaro de niĝraj geŝafoj. Tiamaniere ĉiuj vivis feliĉe kaj kontente... Ne, ne ekzakte ĉiuj... La ŝafido, kreskante, estis indikata kiel “la blanka ŝafido” kaj li sentis lin malamato de la aliaj geŝafidoj. Tamen la kostanta amo de Elokso kaj de Melos tre konsolis ĝin kaj pro tio ĝi sentis ĝin neniam vere sola. Ĝi trovis du altvalorajn geamikojn, kiuj amis ĝin pro tio, kio ĝi estis, ne pro la koloro de sia lano. La ŝafido ne estus interŝanĝinta por la tuta ŝafaro de geŝafoj kun blanka mantelo la ŝafiston, kiu fariĝis princo, kaj lian belan edzinon.                              


 

Nessun commento:

Posta un commento