PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


venerdì 8 febbraio 2013

“La ventro de Parizo” de Emile Zola

 

( … tio estas la arto  pentri la tutan kolorgamon sen uzi iun pigmenton)


Ĉiam mi pensis, ke inter la malsimilaj esprimoj artaj de la homaro, la verkado estas la malriĉa arto antonomazie  ĉar, por manifestiĝi,  ĝi bezonas nur paperon kaj inkon.
Ĝi havas nenion komunan, ekzemple, kun la kosta kaj  la varia ekipaĵo necesanta al pentristo, kiu - se volas krei  sendubmaniere  -  devas sin ĉirkaŭi per multagaj  objektoj: per temperoj anstataǔ koloroj el oleo; per kretoj anstataǔ  karbobastonetoj; per sangvinoj anstataǔ akvareloj.
Kaj tamen mi neniam  kredis, ke ankaŭ la verkisto/ se li estis sufiĉe kapabla/ povis  pentri la objektojn   sam
verŝajnece de tiu kiu  disponas  pri ampleksa  ventumilo  de teknikoj  per tiuj   stampi, plezure, sur la neǔtra surfaco la spuron de la nuancoj   aŭ de “la luma-malluma”.
 Tamen, per
La ventro de Parizo malfermita kaj reversita sur la vizaĝo, mi estas  konstatanta ekzakte tion: kvankam sen eliri de  la mallarĝa  ĉirkaŭbarado de la dudek ses leteroj  de la alfabeto, la verkisto povas  obteni  la saman elvikivan povon de la koloroj kaj de iliaj multenombraj nuancoj  kiel kiu uzas krajonojn, penikojn, tolojn kaj  tubetojn.
La libro apogita sur la okuloj kovras min  kvazaŭ  providenca tendo kiu  deprenas min, momente, de la
kombinaĝo ruĝobrila de la vortoj sur la  senmovaj linioj de ĉiu pago.
 Parizo estas eternigata tie, dum maĉas kaj englutas; do, poste,   ĝi digestas kaj elpelas  ĉian nutraĵon disrompitan. Sed ankaǔ   la uloj ne evitas  la haketadon de tiuj arkoj dentaraj nevideblaj.
El ili  estas Florent, la protagonisto de la romano, kiu estos la gluto diserigenda malpli fibroza   ol tiuj kiuj  estos interpremataj  inter  la makzelo  kaj la  mandiblo de la “malsata” kreitaĵo, ennestiganta  sur la  bretoj de la vendotabloj kaj sur  la tabloj de la butikoj, kie estas pozata  ĉia  gastronomia    specialeco.
La abunda ventro kolektiva grasigas tagon post tago, elirante  ekster la kvartalo pariza  de la bazaroj, ekster la stratetoj de la urbo, ekster  la ĉambroj de la hejmoj kiuj
traŝvitigas  kulinarajn ŝimodorojn.
La mallumo dum iom da tempo deigas min el ŝanĝa flagrado de la koloroj kiuj ekbrilas senĉese super ĉia nutraĵo.  Kiom estas la tonoj de ruĝa kiuj amasiĝis  ĉe  la
surfaco de la pagoj   kvazaǔ ili volas eliri? Sincere mi ne scias plu tion ĉar mi perdiĝas  inter la reflektoj amarantaj, grenataj, purpuraj, karmezinaj  devenantaj jen de peco da bovaĵo  jen de koliero da kolbasoj.
Por ne paroli pri mia konfuziĝo  antaǔ la verdaj  (jen plej mallumaj, jen plej lumaj) kies  legomoj
 elrandiĝas,  per alterneco de saturado kiu igas  ilin plej malbrilaj aǔ plej brilaj.
Kaj la flavaj dissemitaj sur la fruktoj,  sur la fromaĝoj, sur la skvamoj de la    fiŝoj estas tiel  multnombraj, ke la  forto de ilia  puŝo  disŝiras la  nigran ekranon kiu estas proponata de mia  tolo “poŝformata”.
La koloroj tinkturas per  gajaj koloraj kontrastoj la  vokojn kaj la  konsonantojn desegnitajn  per la 
inko nigra de la preso.
La nigra sorbas tial ĝenerale kuŝas, sed  /kiel ĉi-tiufoje/ ĝi povas ankaǔ malkovri pli ol kiom devus kovri. Briletado blueto, trembrilado el kupro, flagrado el arĝento   enrompas  de  la rondigitaj randoj de la literoj; kaj ek tie komencas  la vojaĝo en abundeco de la nuancoj pli brilaj; aǔ de la ombroj iom post iom plej  markitaj.
Nun mi haltiĝas ĉe la priskribo de la floroj.  Ĝi donacas al mi la ĉielarkon ĉar, sur la petaloj,  neniam estas privilegia  ondolongo.
Post la fino de la legado, mi memoras abrupte, ke la blanka entenas ĉiujn kolorojn. Tiam mi pensas, ke neniu  portalo estus transportinta min  pli bone ol simpla papero kie efektive mi estis: tio estas al la  regno de la imago,  kie  la tuta kolora spektro estas videbla nudokule, kvankam  efektive la koloroj ne estas.





La origina versio itale estas cxi tie/ La versione originale in italiano è qui  

http://eccoilmioblog.wordpress.com/2011/05/03/il-ventre-di-parigi-di-emile-zola/ 






   

Nessun commento:

Posta un commento