PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


mercoledì 14 marzo 2012

LA INFANOJ DE BETLEHEM de Selma Lagerlöf


Recente mi legis esperante “La infanoj de Betlehem” de Selma Lagerlöf  kaj mi pensis verki recenzon pri ĉi tiu libro.

 La sveda verkistino S. Lagerlöf   gajnis Nobelpremion por la literaturo en la jaro 1909.


              ****
  La infanoj de Betlehem estas la senkulpuloj kiujn la reĝo Herodo volas mortigi. Tiel li kredas certigi ankaǔ la morton de danĝera infano, tio estas de tiu kiu, laǔ la antaŭvidoj, tagon aliros lian tronon. La plano organizita estas senkompata. En reĝa palaco estas aranĝata luksa festeno kie estas invititaj ĉiuj urbinfanoj kiel honoraj gastoj. La atmosfero estas ĝoja sed tre baldaǔ la ĝojo transformiĝos en funebro. Aprupte, dum la luksaj celebradoj, la soltatoj komencas la masakron. Ĉio okazas repente sub la terurigitaj okuloj de la gepatroj kiuj estas trafitaj surprize.
Tamen la priskribo de la masakro estas la unika, vera, momento dum kiu oni eliras de fabela atmosfero por eniri  en realisman stilon.
La historio, kaj antaǔ kaj post ĉi tiu tragika kulmino, havas multajn aspektojn pro kiuj ĝi proksimigiĝas al fabelo.
Ĝia lingvaĵo estas simpla kaj tuja kiel estas necese en rakonto verkita por la geknaboj.
Krome, legante, la tempfluon preskaǔ  oni ne perceptas. Ŝajnas, ke la personagoj disvolviĝas en tempo sen efektiva daǔro, entute en mita tempo.
Tamen en la historio ne estas nur tia tempo. Ĉi tie ekzistas ankaǔ mita spaco kiu aperas kiam la rakonto estas finonta.
Trairante eĉ la dezerton, la protagonisto postsekvas la infanon saviĝintan el la  masakro kaj liajn gepatrojn. Nekredeble inter la arideco pli senesperiga, la soldato malkovras malvarman groton kie finfine li povos ripozi. La groto simbolas sendube sakran lokon. Fakte ekzakte ĉi tie efektiviĝas nepensebla ŝanĝo en dura koro de la viro. Li vidante la tri forkurintojn dormantajn   unufoje perceptas senson de dolĉeco kaj senson de dankeco al iu alia.
Li ne forgesas, ke la infano, kiu nun dormas en groto, dum varmega tago, portis al li akvon per siaj malgrandaj manoj.
La memoro de tiu dono kaj la boneco de la ago estas nun pli fortaj ol ĉiuj premoj promesitaj de reĝo Herodo.
La soldato surgenuiĝas ĉe la flanko de la infano kaj kisas liajn piedojn. La etulo savas sian vivon.
 

2 commenti:

  1. Gratulon pro via interesa recenzo, kiun mi ĵus legis kun granda intereso!
    Kun miaj plej amikaj salutoj el Francio, kara Ĝojo!
    ... kaj vivu Esperanto!

    RispondiElimina
  2. Bonan vesperon, Mikelo. Bonvenon! Mi dankas vin pro la vizito en mia blogo verkita “paralele”. Mi tre ĝojas ke, mia eta recenzo plaĉas al vi.
    Amikajn salutojn el Italujo

    RispondiElimina