PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


mercoledì 1 febbraio 2012

Subtilaj ŝnuretoj

Via atenta rido,
bruegante gaja  en la vivĉambro,
estis anoncata  per irizaj lampoj
kiuj elvenas,
kiel  subtilaj  ŝnuretoj
el obskuraj ĉieloj de viaj okuloj
sen fundo kaj sen profundegaĵo.

Per ili vi estus volinta senmovigi min,
hipnotigante  min:
mi sciis tion, mi atendis tion.

Ĉiam mi malantaŭensaltis,
pro  aŭtomato timo,
antaŭ la neŭtra glateco  de tiuj heloj.

Imagante  abismojn kaj nigraj  borojn
bori ĉiun  homan kaj dian ĉielon,
mi intuiciis la formon de  fera pintingo
kompleti  la ekzaktan  misuron
de viaj heroldantaj lampoj.

Nessun commento:

Posta un commento