PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


venerdì 10 febbraio 2012

Strangaj interŝanĝoj

La sonĝo sin nutras per la mielo
de strangaj  interŝanĝoj:
kies mi inspiras
erare
la aroman saporon,
trairante
ĝiajn abelkestojn de iluzioj.

Momento,
kiu ne estingiĝas
ĉe la sia kulmino,
aĉetiĝas  anstataŭ
la flamigataj spuroj
de naskiĝanta eterneco;


La korvonigra hararo
de densa lunombro
estas cedata
por el arĝento  pinto
mergiĝanta,
eksalte,
en agititaj ondoj
de la inko.

Nessun commento:

Posta un commento