PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


martedì 30 agosto 2011

Punkto

La briloj, flosantaj super la bordoj,
sen denseco,
de mondo
ruliĝas rumore,
bone direktante frapojn
kiuj magnetaltiras al si
la tajdojn de okuloj
dum ili leviĝas kaj malleviĝas
post la ekrano de unu membrano
izolanta:
nun, ĝi ĉirkaŭlimigas la universon komplete
en unu unika punkto
kiun mi observas tutan, sinsekve, atomon post atomo
kvankam ĝi, en sia strukturo,
restas - super mi - senŝanĝe giganta
kaj mi estas malmulte da pli
de ŝanĝiĝema korpusklo
blokata sub ĝiaj piedoj.


(Tiel mi imagas la senfinan.)

Nessun commento:

Posta un commento