PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


martedì 16 agosto 2011

Antaŭparolo de "Reflekto arda"



aŭ per la spegulo de la tempo

Nun jam la koloro de ŝia hararo ne havas plu la nuancon de la matura tritiko dum posttagmezo someravarmega sed ĝi estis multe pli simila ol laktecaj pufoj de la nuboj dum tepida mateno de printempo.
Ankaŭ la sono de ŝiaj paŝoj ne estis tiel malpeza kiel kiam li sentis ĝin unuafoje inter la aliaj fonbruoj; fakte nun ĝi estis pli markita.
Tamen, por li, ĉio gravis nenio. Finfine por esti ĉikanemaj ankaŭ lia vido kaj lia aŭdado ne estis pli tiom neeraripovaj kiom dum la juneco. Ili rustiĝis laŭgrade, sub la pezo de jaroj, igante lin iom post iom nekapabla distingi multajn nuancojn kaj en koloroj kaj en sonoj.
Tial la ŝanĝoj en alio, kiel konturo kiun paliĝis aŭ unu akra grincado /reguligante efektive ili mem por liaj okuloj ĉiam malpli penetrantaj kaj por liaj oreloj, ĉiam malpli akceptemaj/ finis por ne ekzisti.
Ŝi estis proksime al li de duona jarcento (aŭ eble ion de pli) kaj tio estis la unika certeco kiu por li gravis havi. Ŝia estis la unua imago kiun li volis revedi ĉe la komenco de ĉiu nova tago ĉar tia maniere, dum la dudek kvar horaj sekvantaj, li estis certa, ke ekzistus io pro kio valorus la penon vivi en tempo ne plu rekonebla.
Jes, lia edzino estis la unika persono kiu kapablis surprizi kaj rekredigi lin pri la fakto ke, la mondo ne povus oferi plu belecon kaj dolĉecon al neniu.
Al li, por ŝi, ĝi daŭrigis inspiri amon kaj esperon, tagon poste tago. Kaj pro tio - sed nur pro tio - li estis profunde dankema al ĝi.

Nessun commento:

Posta un commento