PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


sabato 22 settembre 2012

La venta ventro de la vintro

Mia lulilo
estis  la venta ventro de la vintro
en kiu temploj sen kulto
celebras la naskiĝon
de la frostaj ventokirloj
kaj de la   siblaj ŝtormegoj.

Ĝia kaveco el saliko min balancis
por evoki letargion ĉe la komenco
- pikan  ruliĝon de sudokcidenta vento,
akvimunan movon al torentaj pluvoj. -

Neĝstratumo,
falinta sur unuaj tagoj
de mirigita inerteco,
min  ĉirkaŭis en malintensa tepido;
ĝia silenta kraketado estis  printempa kantileno.

Nessun commento:

Posta un commento