PREZENTADO DE LA BLOGO


Prezentado de la blogo:

La vortoj havas nek semantikan, nek lingvan limon. Eble ilia unika, efektiva, limsigno estas tiu kiu apartigas la revon de la realeco. En la blogo estas miaj poeziaĵoj, rakontoj, recenzioj, ktp, du-lingve, paralele. Eo estas internacia lingvo kiu naskiĝis en la dua duono de deknaǔa jarcento el ideo de unu homo: Zamenhof. Li esperis, ke per la uzo de neǔtrala lingvo, ĉiuj la lingvaj limoj /kaj ne nur la lingvaj limoj/ inter la popoloj de la mondo estus transpasitaj, finfine.


venerdì 1 novembre 2013

Hajko IV


 La vangoj rozaj:
malfermitaj tulipoj
 ŝvelaj de  prujno
.

martedì 18 giugno 2013

Riflesso infuocato II- Poesia a due voci

(Lui)
La pupilla d'argento
ha il riflesso infuocato
del melograno maturo
mentre si posa,
con un fremito gentile,
sul pensiero sopraggiunto
dell'immagine amata,
immutata e immutabile.

Quell'impronta digitale
del suo cuore
invade e rianima,
protegge e consola
lo sguardo di un sole
che non si eclissa ancora.


(Lei)

La bocca sorridente,
come una falce di luna,
adorna con parole di carminio
gli accenti silenziosi
attesi da un profilo conosciuto,
il riflesso speculare di se stessa.

Il tremito del crepuscolo,
sulla fronte trasparente,
non fa vacillare
la limpida luce del faro
mentre zampilla,
costante e instancabile,
sulle dune di una notte
che non s'inabissa più.

Reflekto arda II - Duvoĉa poeziaĵo

(Li)

 La pupilo el arĝento
havas la reflekton ardan
de la granatarbo matura
dum ĝi apogiĝas,
kun tremo ĝentila,
sur penso postvenanta

de la imago amata
neŝanĝata kaj neŝanĝebla.

Tiu fingrospuro
de lia koro
invadas kaj reanimas
protektas kaj konsolas
la regardon de suno
kiu ne eklipsiĝas ankoraŭ.


(Ŝi)

La buŝo ridanta
kiel falĉilo de luno
ornamas per karminaj vortoj
la akcentojn silentajn
atenditaj de profilo konita,
la reflekto spegula de ŝi mem.

La tremado de la krepusko,
sur la fronto travidebla,
ne ŝancelas
la klaran lumon de la lumturo
dum ĝi ŝpuras,
konstanta kaj senlaca,
sur la dunoj de nokto
kiu ne enabismiĝas plu.

venerdì 8 febbraio 2013

“La ventro de Parizo” de Emile Zola

 

( … tio estas la arto  pentri la tutan kolorgamon sen uzi iun pigmenton)


Ĉiam mi pensis, ke inter la malsimilaj artaj esprimoj de la homaro, la verkado estas la malriĉa arto antonomazie, ĉar por manifestiĝi, ĝi bezonas nur paperon kaj inkon.

Ĝi havas nenion komunan, ekzemple, kun la kosta kaj la varia ekipaĵo necesanta al pentristo, kiu - se volas krei sendubmaniere - devas sin ĉirkaŭi per multegaj objektoj: per temperoj anstataǔ koloroj el oleo; per kretoj anstataǔ karbobastonetoj; per sangvinoj anstataǔ akvareloj.

Kaj tamen mi neniam kredis, ke ankaŭ la verkisto – kiam li  estas sufiĉe kapabla – povas pentri la objektojn atingante la saman verŝajnecon de tiu kiu disponas pri granda varieco de teknikoj per tiuj stampi, plezure, sur la neǔtra surfaco la spuron de la nuancoj aŭ de “la lumo-mallumo”.

Tamen, per “La ventro de Parizo” malfermita kaj reversita kontraŭ mia vizaĝo, mi konstatas ekzakte la jenon: kvankam sen eliri de la mallarĝa ĉirkaŭbaro de la dudek ses literoj de la alfabeto, la verkisto povas obteni la saman  elvikivan povon de la koloroj kaj de iliaj multenombraj nuancoj, kiel tiu kiu uzas krajonojn, penikojn, tolojn kaj tubetojn.

La libro apogita sur la okuloj, kovras min kvazaŭ per providenca tendo kiu deprenas min, momente, de la kombinaĵo ruĝobrila de la vortoj sur la senmovaj linioj de ĉiu paĝo.

Parizo estas eternigata tie, dum maĉas kaj englutas; do, poste, ĝi digestas kaj elpelas ĉian nutraĵon disrompitan. Sed ankaǔ la uloj ne evitas la haketadon de tiuj arkoj dentaraj nevideblaj.

El ili Florent, la protagonisto de la romano, iĝos  la gluto diserigenda malpli fibra ol tiuj kiuj estos interpremataj inter la makzelo kaj la mandiblo de la “malsata” kreitaĵo, - kreitaĵo ennestiganta sur la labretoj de la vendotabloj kaj sur la tabloj de la butikoj, kie pozas  ĉia gastronomia specialaĵo.

La abunda ventro kolektiva grasigas tagon post tago, elirante ekster la kvartalo pariza de la bazaroj, ekster la stratetoj de la urbo, ekster la ĉambroj de la hejmoj kiuj traŝvitas kulinarajn ŝimodorojn.

La mallumo dum iom da tempo deigas min el ŝanĝa flagrado de la koloroj kiuj ekbrilas senĉese super ĉia nutraĵo. Kiom estas la tonoj de ruĝa kiuj amasiĝis ĉe la surfaco de la paĝoj kvazaǔ ili volas eliri? Sincere mi ne scias plu tion, ĉar mi perdiĝas inter la reflektoj amarantaj, grenataj, purpuraj, karmezinaj devenantaj jen de peco da bovaĵo jen de koliero da kolbasoj.

Mi eĉ ne sukcesas paroli pri mia  konfuziĝo  antaǔ la verdaj (jen plej mallumaj, jen plej lumaj) kies legomoj elrandiĝas, per la  alternado de satureco, kiu igas ilin jen plej malbrilaj,jen plej brilaj.


Kaj la flavaj dissemitaj sur la fruktoj, sur la fromaĝoj, sur la skvamoj de la fiŝoj estas tiel multnombraj, ke la forto de ilia puŝo disŝiras la nigran ekranon kiun proponas mia “poŝformata”tolo.

La koloroj tinkturas per gajaj koloraj kontrastoj la vokalojn kaj la konsonantojn desegnitajn per la inko nigra de la preso.

La nigra sorbas, tial ĝenerale kuŝas, sed - kiel ĉitiufoje - ĝi povas ankaǔ malkovri pli ol kiom devus kovri. Briletado blueto, trembrilado el kupro, flagrado el arĝento enrompas de la rondigitaj randoj de la literoj; kaj de tie komencas la vojaĝo en abundeco de la nuancoj pli brilaj; aǔ de la ombroj iom post iom plej markitaj.

Nun mi haltas ĉe la priskribo de la floroj. Ĝi donacas al mi la ĉielarkon ĉar, sur la petaloj, neniam estas privilegia ondolongo.

Post la fino de la legado, mi memoras abrupte, ke la blanka entenas ĉiujn kolorojn. Tiam mi pensas, ke neniu portalo estus transportinta min pli bone ol simpla papero, kie efektive mi estis: tio estas, al la regno de la imago, kie la tuta kolora spektro estas videbla nudokule, kvankam efektive la koloroj ne estas.



La origina versio itale estas cxi tie/ La versione originale in italiano è qui  

http://eccoilmioblog.wordpress.com/2011/05/03/il-ventre-di-parigi-di-emile-zola/ 






   

Mia alia blogo.. itale

En mia blogo itale, "L'altra storia di ogni libro (... ovvero quella di una sua lettrice)/La alia historio   de ĉiu libro (...tio estas tiu de unu ĝia legantino) /  mi verkas  pri miaj legadoj. Sekvante la librtramon, mi rakontas pri la   sensoj kaj la impresoj   lasitaj de la malsamaj  protagonistoj. Ĉi tiu rakonto igxas  individua vojagxo en miaj memoroj kaj  en miaj   pripensadoj. Ĉi tiu libro estas vidata  nur per mia perspektivo, tio estas la perspektivo de unu legantino.
En sekvanta artikolo mi aldonos  la tradukon de la peco kiun mi verkis pri la legado de "La ventro de Parizo" de Emile Zola.



domenica 20 gennaio 2013

Tankao (VII)

 


   A) Laŭlitera traduko el itala 



La neĝborulo,
hirta inter frostaj marmoroj,
sin proponas al la vivo.

La espero estas varmo
ardanta sur subtila stelo.


B)  Translacio de la origina versio   kiu respektas la ĝustan   silaban kalkulon de la tankao (5-7-5-7-7) kvankam, por obteni tion,  mi devis aldoni kelkajn semantikajn modifojn al la itala versio.



La neĝborulo,

hirta ĉe frostaj ŝtonoj,

kaptas la vivon.


L'espero estas varmo
ardanta sur minca stel'.





sabato 19 gennaio 2013

Tanka (VII)

Il bucaneve,
irto fra algidi marmi,
si offre alla vita.

La speranza è calore
che arde sul fine stelo.